Araba paciniciato

La araba Paco Iniciato (ankaŭ: Sauda Iniciato, Beiruta Deklaracio) estas politika plano de la Araba Ligo fini la israel-araban konflikton, laŭ kiu ĉiuj arabaj ŝtatoj normaligu siajn rilatojn kun Israelo kontraŭ la plenan israelan retiriĝon el la Golanaj Altaĵoj, Gaza Sektoro kaj Judeo kaj Samario (inkluzive de Orienta Jerusalemo) kaj la establado de sendependa palestina ŝtato kies ĉefurbo estos Orienta Jerusalemo.

Koncerne la problemon pri rifuĝintoj, la plano proponas "trovi justan kaj interkonsentitan solvon" konforme al la Rezolucio 194 de la Ĝenerala Asembleo de UN (la rezolucio diras, ke "rifuĝintoj, kiuj volas reveni al siaj hejmoj kaj vivi en paco kun siaj najbaroj, rajtos faru tion kiel eble plej baldaŭ", pri kio arabvortuma interpreto postulas la revenon de la rifuĝintoj al sia patrujo. Konforme al ĉi tiu deklaro esprimis la Ligo preambulon al la kompreno de la popola lukto por ke palestinano estu liberigita el la okupado kaj realigi la revenrajton). [1]

Kontraŭ ĉi tiuj rimedoj, arabaj ŝtatoj finigu la israel-araban konflikton kaj normaligos rilatojn kun Israelo "en la kunteksto de paco". La membroj de la Araba Ligo adoptis la proponon, tiel iĝante ĝi tutaraba iniciato.

La plano estis levita ĉe la pintkunveno de la Araba Ligo en Bejruto la 28-an de marto 2002 fare de kronprinco de Sauda Arabio kaj fakta reganto, princo Abdullah bin 'Abd al-'Aziz al-Saud. La iniciato estis reaprobita ĉe la Araba Ligo-konferenco la 28-an de marto 2007. Ĉe tiu ĉi konferenco ĉeestis ĉefministro de Hamas Ismail Hanija. Opinioj estas dividitaj ĉu lia ĉeesto mem estis signalo al la Hamas-movado pri ĝia volemo akcepti la iniciaton aŭ ĉu lia partopreno estis nur ĉar li estis devigita fari tion fare de altrangaj gvidantoj en la araba mondo, gvidita de la saud-arabia monarkio.

En 2017, estis raportite ke la Golfaj ŝtatoj proponis normaligajn rimedojn, inkluzive de la establado de rektaj telekomunikaj linioj, la permeso uzi la aerspacon kaj la forigo de komercaj limigoj kontraŭ ĉesigo de konstruado en kelkaj setlejoj kaj mildigado de la sieĝo sur Gazao.

  1. المعرفة - ملفات خاصة -بنود مبادرة السلام العربية

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search